Mostrando entradas con la etiqueta fantasto. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta fantasto. Mostrar todas las entradas

Citaĵo #7. J.R.R. Tolkien




«− Se nur ĝi ne devis okazi en mia epoko, − diris Frodo.
− Tiel pensas ankaŭ mi, − diris Gandalfo, − kaj tiel pensas ĉiuj, kiuj travivas tiajn epokojn. Sed tion ne ili decidas. Ni rajtas decidi nur tion, kion fari dum la tempo allasita al ni.»


La Kunularo de l' Ringo, paĝo 74
traduko el la angla de William Auld

Klasikaĵo #3. "Kristnaska kanto" de Dickens, elangligita fragmento



 
«"Sed jes," diris Scrooge. "Ĝojan Kristnaskon! Kian rajton vi havas esti ĝoja? Kian kaŭzon vi havas esti ĝoja? Vi estas sufiĉe malriĉa."
   "Kial, do!" respondis la nevo gaje. "Kian rajton vi havas esti malĝoja? Kian kaŭzon vi havas esti malafabla? Vi estas sufiĉe riĉa."
   Scrooge, ne havante pli bonan respondon preta ĝuste tiam, rediris "Baf!" kaj ĝin sekvigis per "Sensencaĵo!"»

Kristnaska kanto
Charles Dickens, 1843

Traduko de Martyn Westcott, 1905

Citaĵo #6. Sama frazo de Harry Potter plurlingve...



En Esperanto
Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj

Ĉe la stratangulo li rimarkis la unuan indikon pri io stranga — katon, kiu legis mapon.



En la hispana
Harry Potter y la Piedra Filosofal

Al llegar a la esquina percibió el primer indicio de que sucedía algo raro: un gato estaba mirando un plano de la ciudad.



En la itala
Harry Potter e la pietra filosofale

Fu all'angolo della strada che notò le prime avvisaglie di qualcosa di strano: un gatto che leggeva una mappa.



En la angla
Harry Potter and the Philosopher's Stone

It was on the corner of the street that he noticed the first sign of something peculiar — a cat reading a map.



En la mandarena
哈利·波特与魔法石

当他驶到街的拐角处时,他发现了第一件不寻常的事情——一只猫在看地图。



En la franca
Harry Potter à l'école des sorciers

Ce fut au coin de la rue qu'il remarqua pour la première fois un détail insolite: un chat qui lisait une carte routière.



En la kataluna
Harry Potter i la pedra filosofal

No va ser fins que no va arribar a la cantonada del carrer que va veure el primer senyal d'alguna cosa estranya: un gat que llegia un mapa.





Ĉi tiu blogaĵo estas dediĉita al Alessandro Caridi,
kiu donis al mi la ideon kaj kelkajn el la tradukaĵoj. 


Citaĵo #5. J.K. Rowling




«Divenado estis lia malplej ŝatata studobjekto, krom Pocioj. Instruistino Trelawney daŭre antaŭdiradis la morton de Harry, kion li opiniis ekstreme ĝena.»

J.K. Rowling
Harry Potter kaj la Pokalo da Fajro

Citaĵo #4. La pluvo de Kastamir'




"Kaj kiu vi estas",
la orgojla lord' diris,
"por ke mi riverencu
tiel profunde?

Nura kato
kun malsama hararo,
tiu estas tuta la vero,
kiun mi konas.

Kun hararo el oro
aŭ hararo el ruĝo,
leono ankoraŭ havas
siajn krifojn.

Kaj la miaj estas longaj
kaj akraj, mia lord',
tiel longaj kaj akraj
kiel la viaj."

Kaj tiel li parolis,
kaj tiel li parolis,
tiu lord' de Kastamir',

sed nun la pluvo
ploras sur lian salonon
kun neniu tie por aŭdi.

Jes, nun la pluvo
ploras sur lian salonon
kaj eĉ ne animo por aŭdi.




"La pluvo de Kastamir'" (The Rains of Castamere)
aperas en la romanserio Kanto de Glacio kaj Fajro
La muzikaĵon oni komponis
por la televidserio Ludo de tronoj
bazata sur tiuj romanoj.

Citaĵo #3. George R.R. Martin



 
«Kiam falas la neĝo kaj blovas la blanka vento, la soleca lupo ekmortas sed la luparo postvivas. Somero estas tempo por kvereloj kaj disputoj. Dum vintro ni devas protekti nin, unuj la aliajn [...]»

George R.R. Martin
Ludo de tronoj

Ekspliku tion al mi, Stephen Hawking

Sensencaĵoj de antaŭ ol ekdormi aŭ ĉu estas la universo entenebla en nuksa ĉelo?

Ĝuste nun mi legas du tute malsamajn librojn: kaj Harry Potter kaj la kaptito de Azkabano (tria romano el la fantasta serio verkita de J.K. Rowling pri juna magiisto studanta ĉe famega lernejo pri Magio kaj Sorĉarto) kaj Mallonga historio de la tempo de fizikisto kaj teoria astronomo Stephen Hawking (pri scienca popularigo: "elde la praeksplodo ĝis nigraj truoj").
 


 
Kia rilato ligas unu verkaĵon kun la alia? Nenia, ĉu ne? Mi tion pensis ĝis hieraŭ mem kiam, serĉante foton pri la kovrilo de tiu libro de profesoro Hawking, mi surprizate ekvidis la jenan bildon:


Harry Potter and the Prisoner of Azkaban, 2004

Ĉu vi ĝin rekonas? Se jes, vi ja spektis la trian filmon el la serio de Harry Potter (ĉi-foje ne temas pri romano, sed pri la filmo en ĝi bazita). Tiu sceno estas parto do de la filmo Harry Potter kaj la kaptito de Azkabano kaj en ĝi aperas gasto ĉe La Likema Kaldrono, la plej fama gastejo en la fikcia universo kreita de Rowling. Nu, kion faras la homo surbilde? Jes, li legas atente la libron de Hawking Mallonga historio de la tempo...

Kaj nun, al mi nur restas demandi: ĉu ia fluktuo en la tempospaco? Ekspliku tion al mi, Stephen Hawking!

Citaĵo #1. Terry Pratchett




«Wen meditis la naturon de la tempo kaj komprenis, ke la universo rekreiĝadas denove, momenton post momento. Tiel li komprenis, ke vere ne ekzistas la pasinteco, nur memoro pri la pasinteco. Kiam oni palpebrumas, la mondo kiun oni vidas malfermante la okulojn, ne ekzistis kiam oni fermis ilin. Do, li diris, la ununura ĝusta stato en la menso estas de surprizo. La ununura ĝusta stato en la koro estas de ĝuo. La ĉielon, kiun vi vidas nun, neniam vi vidis antaŭe. La perfekta momento estas nun. Ĝoju pri tio».

Unu ringo ilin regas...

Mi volas inaŭguri ĉi tiun blogon parolante pri la famkonata verkaĵo de usonano George R.R. Martin, "Kanto de Glacio kaj Fajro" ("A Song of Ice and Fire"). Kaj eble vi, kara vizitanto, tuj demandos al mi: se vi volas komenci parolante pri la verkaĵo de sinjoro Martin, kial do la titolo de ĉi tiu blogaĵo estas frazo de "La Mastro de l' Ringoj" ("The Lord of the Rings", 1954-5), de brito J.R.R. Tolkien? Legu daŭre.

"Kanto de Glacio kaj Fajro" estas serio da romanoj, kies rakontoj okazas en fantasta mondo kaj kie kortegaj intrigoj regas la vivon de la multenombraj ĉefroluloj. La unua libro nomiĝas "Ludo de tronoj" ("A Game of Thrones", 1996) kaj ankaŭ tiel nomiĝas la televidserio produktata de HBO. Jen la filmanonco pri la tria sezono, kiu baldaŭ estos spektebla:




Hu, mi senpacience atendas ĝin, ĉar al mi multe plaĉis la du unuaj sezonoj! Kaj jen la strangaj aferoj okazantaj al mi rilate al ĉi tiuj verkaĵoj:

Mi intencis legi la unuan romanon, "Ludo de tronoj", antaŭ ol komenci spekti la televidserion. Mi ne sukcesis. Kio okazis? Mi ĉiam ekdormis, kiam mi estis leganta la libron... Kial?? Mi ne scias. Laŭ mia opinio, la libro enhavas ĉion eblan por veki mian intereson: misteron, fantaston, interesigajn ĉefrolulojn, kompleksajn interrilatojn... Sed ĝi endormigadis min. Tri fojojn mi jam provis finlegi ĝin kaj tri fojojn mi devis forlasi la legadon, mi nur sukcesis atingi la mezon de la romano.




Mi pensas, ke mia problemo estas kun sinjoro Martin mem, ne kun "Ludo de tronoj". Kial mi pensas tiaĵon? Ĉar mi provis legi alian romanon de la sama aŭtoro, "Morto de la lumo" ("Dying of the Light", 1977) kaj okazis same al mi: la rakonto aspektas bonege, sed ĝi tre baldaŭ enuigas min. Du fojojn mi provis finlegi ĉi tiun. Sensukcese.




Kaj mi ne komprenas la kialon. Ĝi estas sciencfikcia romano kaj mi amegas la sciencfikcion! Aliflanke la verkaĵo enhavas plurajn nuancojn, kiuj plaĉegis al mi. Ekzemple, tre pensigaj kaj profundaj demandoj pri la homaro: kio estas hejmo, kiam oni veturadas tra la universo, de mondo al mondo? Kiam finiĝas la homeco? Kio daŭre estas homo, kiam la homaro tiom evoluis kaj dispeliĝis?

Bonege, ĉu ne? Sed la romano endormigas min...

Tial mi decidis provi ankoraŭ unu alian: "La vaganta kavaliro" ("The Hedge Knigh", 1998), revene en la sama fikcia mondo de "Kanto de Glacio kaj Fajro", kvankam pluraj jardekoj antaŭe ol la komenco de ties rakontoj. Mi ĵus komencis legi ĉi tiun, do ankoraŭ fruas por paroli pri ĝi...




Kaj nun la respondo al la unua demando: kial la titolo "Unu ringo ilin regas..."? Ĉar mi pensas, ke ŝajne tio estas la deveno de mia problemo rilate al la neebleco en la legado de "Kanto de Glacio kaj Fajro". Mi esperis legi tolkienaĵon kaj jen tio estas neeble. Hej, mi tute ne diras ke unu verkisto estas pli bona ol la alia aŭ unu verkaĵo pli leginda ol la alia (pri tio mi povus skribi kelkajn pliajn blogaĵojn). Mi nur diru, ke la povo de la Ringo estas tro alta...


Ĉi tiun blogaĵon mi dediĉas al mia amiko David. Li ekscios la kialon ^^