Mostrando entradas con la etiqueta George R.R. Martin. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta George R.R. Martin. Mostrar todas las entradas

Citaĵo #4. La pluvo de Kastamir'




"Kaj kiu vi estas",
la orgojla lord' diris,
"por ke mi riverencu
tiel profunde?

Nura kato
kun malsama hararo,
tiu estas tuta la vero,
kiun mi konas.

Kun hararo el oro
aŭ hararo el ruĝo,
leono ankoraŭ havas
siajn krifojn.

Kaj la miaj estas longaj
kaj akraj, mia lord',
tiel longaj kaj akraj
kiel la viaj."

Kaj tiel li parolis,
kaj tiel li parolis,
tiu lord' de Kastamir',

sed nun la pluvo
ploras sur lian salonon
kun neniu tie por aŭdi.

Jes, nun la pluvo
ploras sur lian salonon
kaj eĉ ne animo por aŭdi.




"La pluvo de Kastamir'" (The Rains of Castamere)
aperas en la romanserio Kanto de Glacio kaj Fajro
La muzikaĵon oni komponis
por la televidserio Ludo de tronoj
bazata sur tiuj romanoj.

Citaĵo #3. George R.R. Martin



 
«Kiam falas la neĝo kaj blovas la blanka vento, la soleca lupo ekmortas sed la luparo postvivas. Somero estas tempo por kvereloj kaj disputoj. Dum vintro ni devas protekti nin, unuj la aliajn [...]»

George R.R. Martin
Ludo de tronoj

Unu ringo ilin regas...

Mi volas inaŭguri ĉi tiun blogon parolante pri la famkonata verkaĵo de usonano George R.R. Martin, "Kanto de Glacio kaj Fajro" ("A Song of Ice and Fire"). Kaj eble vi, kara vizitanto, tuj demandos al mi: se vi volas komenci parolante pri la verkaĵo de sinjoro Martin, kial do la titolo de ĉi tiu blogaĵo estas frazo de "La Mastro de l' Ringoj" ("The Lord of the Rings", 1954-5), de brito J.R.R. Tolkien? Legu daŭre.

"Kanto de Glacio kaj Fajro" estas serio da romanoj, kies rakontoj okazas en fantasta mondo kaj kie kortegaj intrigoj regas la vivon de la multenombraj ĉefroluloj. La unua libro nomiĝas "Ludo de tronoj" ("A Game of Thrones", 1996) kaj ankaŭ tiel nomiĝas la televidserio produktata de HBO. Jen la filmanonco pri la tria sezono, kiu baldaŭ estos spektebla:




Hu, mi senpacience atendas ĝin, ĉar al mi multe plaĉis la du unuaj sezonoj! Kaj jen la strangaj aferoj okazantaj al mi rilate al ĉi tiuj verkaĵoj:

Mi intencis legi la unuan romanon, "Ludo de tronoj", antaŭ ol komenci spekti la televidserion. Mi ne sukcesis. Kio okazis? Mi ĉiam ekdormis, kiam mi estis leganta la libron... Kial?? Mi ne scias. Laŭ mia opinio, la libro enhavas ĉion eblan por veki mian intereson: misteron, fantaston, interesigajn ĉefrolulojn, kompleksajn interrilatojn... Sed ĝi endormigadis min. Tri fojojn mi jam provis finlegi ĝin kaj tri fojojn mi devis forlasi la legadon, mi nur sukcesis atingi la mezon de la romano.




Mi pensas, ke mia problemo estas kun sinjoro Martin mem, ne kun "Ludo de tronoj". Kial mi pensas tiaĵon? Ĉar mi provis legi alian romanon de la sama aŭtoro, "Morto de la lumo" ("Dying of the Light", 1977) kaj okazis same al mi: la rakonto aspektas bonege, sed ĝi tre baldaŭ enuigas min. Du fojojn mi provis finlegi ĉi tiun. Sensukcese.




Kaj mi ne komprenas la kialon. Ĝi estas sciencfikcia romano kaj mi amegas la sciencfikcion! Aliflanke la verkaĵo enhavas plurajn nuancojn, kiuj plaĉegis al mi. Ekzemple, tre pensigaj kaj profundaj demandoj pri la homaro: kio estas hejmo, kiam oni veturadas tra la universo, de mondo al mondo? Kiam finiĝas la homeco? Kio daŭre estas homo, kiam la homaro tiom evoluis kaj dispeliĝis?

Bonege, ĉu ne? Sed la romano endormigas min...

Tial mi decidis provi ankoraŭ unu alian: "La vaganta kavaliro" ("The Hedge Knigh", 1998), revene en la sama fikcia mondo de "Kanto de Glacio kaj Fajro", kvankam pluraj jardekoj antaŭe ol la komenco de ties rakontoj. Mi ĵus komencis legi ĉi tiun, do ankoraŭ fruas por paroli pri ĝi...




Kaj nun la respondo al la unua demando: kial la titolo "Unu ringo ilin regas..."? Ĉar mi pensas, ke ŝajne tio estas la deveno de mia problemo rilate al la neebleco en la legado de "Kanto de Glacio kaj Fajro". Mi esperis legi tolkienaĵon kaj jen tio estas neeble. Hej, mi tute ne diras ke unu verkisto estas pli bona ol la alia aŭ unu verkaĵo pli leginda ol la alia (pri tio mi povus skribi kelkajn pliajn blogaĵojn). Mi nur diru, ke la povo de la Ringo estas tro alta...


Ĉi tiun blogaĵon mi dediĉas al mia amiko David. Li ekscios la kialon ^^