Unuaj impresoj de nova studento pri Interlingvistiko


"sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj...
mi transiris Rubikonon".
  L.L. Zamenhof


Frumatene ĉe la aviadilo La pasintan 19-an de septembro mi eliris el mia hejmo en Arundo je la tria antaŭtagmeze kaj ekveturis al la flughaveno "Malago-Marbordo de la Suno" en... nu, jes, en Malago. Mi pretigis min por ekflugi al Pollando je la sesa kaj duono. Mi surteriĝis en la flughaveno de Vroclavo, el kie mi devis veturi dum kvardeko da minutoj per buso al la trajnstacidomo kaj per trajno atingi finfine Poznanon post tri pliaj horoj. 

Kaj, kial mi tiel arde emis viziti Poznanon, ke mi kuraĝis senhalte vojaĝi per tiom da veturiloj (aŭte, aviadile, buse kaj trajne!)? La respondo, kiel kelkaj el la blogo-legantoj eble jam supozis, rilatas al Esperanto. Mi ĵus komencis mian partoprenon kiel studento en trijaraj Postgradaj Studoj pri Interlingvistiko kaj Esperantologio, kiu estas okazigata de antaŭ 16 jaroj en la Universitato Adam Mickiewicz de Poznano, la dua plej granda universitato en Pollando.

Mi iam antaŭe ja estis universitata studento. Antaŭ kvar jaroj, mi diplomiĝis pri Sociala Laboro ĉe la Universitato de Granado kaj finis kelkajn studojn por "ekspertiĝi" pri aferoj rilatantaj al tiu fako. Mi tiam opiniis mian studantan epokon jam finita. Mi malpravis... kaj nun mi ĝojas.

Kelkaj homoj kulpas pri mia reveno al la studenta flanko, eĉ pli ol mi mem. Kompreneble, Zamenhof! Li komencis ĉion... Sed pli proksime, profesorino Katalin Kováts.

Eble mi devas iomete retroiri por klarigi ŝian partoprenon... La pasintan majon oni okazigis la 18-an Andaluzian kaj 73-an Hispanan Kongresojn de Esperanto en Arundo. Kadre de tiuj eventoj, prof-ino Kováts ĉeestis kaj prelegis en la urba kongresejo pri "Oficiala instruado de Esperanto". La estraranoj de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj mi mem ĉeestis ŝian prelegon (bonŝance al mi, vi ekvidos).

Ŝia prelego estis tiel pensiga, ke multaj el ni komencis priparoli la aferon pli pasie ol antaŭe... Sed, eksciu, mi troviĝas en longedaŭra senlabora situacio kaj ne kapablas financi pluan studadon, kaj ĉi-okaze eĉ en alia lando! Neeble! Do, mi ne kuraĝis revi partopreni. Mi silentis.

Sed precipe io, kion prof-ino Kováts diris, frapis nin (mi ĝuste nun ne memoras, ĉu ŝi diris tion dum la prelego aŭ poste en malpli publika rondo): la oficialigo de la instruado de Esperanto ne estas, ne devas esti, laboro de kelkaj privilegiuloj aŭ kelkaj suferantoj; ĝi estas laboro de la esperantistoj kaj tiel de ties asocioj. Ne justas do, ke unuopulo elspezu sian monon, diligente studu dum tri jaroj kaj, finfine, nur tiu streĉu siajn fortojn por atingi celon, kiun profitos ankaŭ la landaj asocioj. Do, kial la landaj asocioj ne subtenu finance la studadon de iu kaj tiu fokusiĝu sur la sukcesigo de la projekto?

Dum la decida renkontiĝo, rimarku mian grandan rideton...
Tion ekpensis la estraranoj de mia asocio kaj, dum renkontiĝo, oni vortigis tiujn pensojn: kial ne stipendii junan kandidaton? Kial ne "sendi delegiton"? La asocio financos la projekton kaj tiu kuraĝa delegito studu dum la venontaj tri jaroj. Ni celu la oficialigon de la instruado de Esperanto, ne plu kiel unuopaj esperantistoj, sed kiel asocio. Kaj jen mi do, la andaluza delegito, la studento subtenita de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Mi elkore volas danki al ĉiuj miaj kunuloj pro tia fido al mi kaj pro ilia senĉesa subteno, kompreneble ne nur financa sed ankaŭ emocia. Mi ne diru ĉi tie viajn nomojn por ne ruĝigi vin, sed vi ĉiuj scias pri kiuj mi parolas.

La ununura kondiĉo estis, ke mi ricevu ankaŭ la stipendion de Esperantistic Studies Foundation (ESF), ĉar se male la investo estus troa. Do, mi kandidatiĝis kaj ankaŭ ili fidis min: ESF financis mian semestran partoprenkotizon. Ankaŭ al ili mi dankas pro la senĉesa subteno al E-projektoj.

Kaj jen, la vojo estis malfermita ĉe miaj piedoj!

Nu, la 20-an de septembro komencis la ĉeestan sesion la nova grupo de studentoj, la 6-a ekde 1998, ĉe la Novfilologia Fakultato. Laŭ la oficialaj informoj ĉeestis 26 aliĝintoj el 14 landoj: 7 el Brazilo, po 3 el Hispanio (hej, jen mi!) kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉehio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Kimrio. Bonvenigis nin la Vicdekanino de la ĵus menciita Fakultato kaj la gvidanto de la studoj, profesorino Ilona Koutny.

Pri la profesoroj kaj prelegantoj permesu al mi, ke mi kopiu rekte la informojn el la oficiala blogo de la Interlingvistikaj Studoj, ĉar mi ne volas forgesi neniun nomon:
  • Kurso pri interlingvistiko kun Vera Barandovska-Frank (Germanio, profesoro de AIS), donante superrigardon pri planlingvoj, al kiu kontribuis Ivan Colling (el Brazilo), kiu ĵus finis siajn interlingvistikajn studojn ĉe AMU.
  • Esperantan kulturon enkondukis Zbigniew Galor (prof. en la Universitato de Szczecin, Pollando), al tio adoniĝis interesaj prelegoj pri lingvo kaj kulturo de Sabine Fiedler (prof. en la Universitato de Leipzig, Germanio), pri la e-gazetaro de Jukka Pietiläinen (docento en la Universitato de Tampere, Finnlando) kaj pri esperanta radiofonio de Barbara Pietrzak (Pola Retradio, estrarano de UEA).
  • La unuan periodon de la Esperanta literaturo prezentis tradicie Tomasz Chmielik (tradukisto, Pollando) kaj Lidia Ligęza (poetino el Krakovo, Pollando).
  • Fonetikon kaj fonologion – startante de ĝeneralaj bazaj nocioj al karakterizo de esperantaj sonsistemo kaj prononca normo – entreprenis Ilona Koutny (gvidanto de la IS, prof. de AMU) kaj Nicolau Dols Salas (prof. en la Universitato de la Balearaj Insuloj).

Tiu unua sesio daŭris kvin tagojn entute (20-24.09.2014). Ili estis ja tre intensaj, ni alvenis al la Fakultato ĉiumatene je la naŭa pretaj forlasi ĝin je la sesa posttagmeze. Kaj, ĉu la okazaĵo estis peninda do? Nu, fakte ne ekzistis penado! La sesio estis tre intensa, certe, sed ankaŭ interesa, pensiga, tute partopreninda. Mi neniam antaŭe studis nek oficiale nek hobie pri Lingvistiko aŭ pri ties proksimaj fakoj. Tial, kelkaj el la lekcioj estis sufiĉe malfacilaj al mi, ne ĉar ili ne estis aranĝitaj por ne-fakuloj (ili estis), sed ĉar mia menso tro baldaŭ pleniĝis je novaj konceptoj. Tio montras jam dekomence la postulemo de la studoj: ne temas pri aro da prelegoj aŭ pri kurseto nur celanta doni "E-diplomojn"; ili estas seriozaj universitataj studoj.

Partoprenantoj en la Interlingvistikaj Studoj (foto "prunteprenita" de la IS-blogo)

Mi eĉ ĝuis la bonŝancon ekkoni kelkajn aliajn esperantistojn, kiuj ne estos miaj kunlernantoj, nome la antaŭaj studentoj (kiuj venis en Poznanon por ekzameniĝi la lastan fojon) kaj la partoprenantoj en la unujara instruista trejnado. Tio estas, homoj el Brazilo, Germanio, Hungario, Litovio, Svislando, Francio kaj Portugalio.

Ĵus fininta la sesio, sekvis la 3-a Interlingvistika Simpozio (25-26.09.2014), kies ĉefa temo estis "internacia komunikado". La prelegoj estis prezentataj en Esperanto, la pola kaj la angla, kaj temis pri lingvopolitiko, interkultura komunikado kaj diversaj aspektoj de esperantologio kaj interlingvistiko. Ĝi fakte estiĝis privilegia loko por kelkaj el la malnovaj studentoj pri Interlingvistiko prezenti la rezultojn de siaj laboraĵoj.

Kompreneble mi nur ĉeestis tiujn prelegojn aŭ en Esperanto aŭ en la angla. Ili estis bonegaj kontribuaĵoj al la studmaterialo de la interlingvistika kursaro, tial precipe la I-studentoj profitis la okazaĵon.

Ho, lasu min denove rekte transskribi parton de la raportaĵo en la retpaĝaro de IS:

La bankedo kunigis la malnovajn kaj novajn gestudentojn, instruistojn kaj prelegantojn en agrabla etoso en la manĝejo Jowita. Gastis kaj laŭdis la aranĝon vicdekano de la Novfilologia Fakultato kaj la direktoro de la Lingvistika Instituto. La gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj transdonis 10-jaran son- kaj videoarkivon de la studoj al la reprezentantoj de la Viena Esperanto-Muzeo, CDELI (Centro de dokumentado kaj esploro pri la lingvo internacia en La Chaux-de-Fonds, Svisio) kaj Edukado.net.

Interesege, ĉu ne?

Ene de la Novfilologia Fakultato
Post mia reveno (kelkaj eĉ antaŭe), pluraj homoj demandis al mi, kion mi plej ĝuis, ŝatis de la kurso. Mi ja multege ĝuis la lekciojn, ĉar la prelegantoj estis elstaraj fakuloj el kie senĉese preni novajn konojn. Sed ne nur pro tio, ankaŭ pro la etoso mem: mi estis en universitata klasĉambro ĉeestanta Esperantlingvajn lekciojn inter homoj de multaj malsamaj devenoj, kun malsamaj denaskaj lingvoj. Ĉu tion antaŭvidis Doktoro Esperanto?

Mi antaŭĝojas lerni pli pri E-literaturo. Ĝis nun mi nur sukcesis finlegi tradukaĵojn, ne originalojn. Sed mi volas ŝanĝi tion, mi jam emas legi la unuan originalan romanon en Esperanto, "Kastelo de Prelongo" de Henri Vallienne, kaj multe da tiu poezio ankoraŭ nekonata de mi. Kaj malkovri klasikaĵojn pere de tradukoj: en Poznano mi aĉetis la romanon "Marta" de Eliza Orzeszko, elpoligita de L.L. Zamenhof, kvankam mi atendos du monatojn antaŭ ol legi tradukon de verko de Dickens (ĉu vi jam divenis kiun?).

La unua taskaro, kiun mi komencis plenumi, estas tiu pri Interlingvistiko. Mi konis nenion pri tiu fako, sed... kia interesega ĝi estas! Tamen ŝajnas, ke ĝi ne estas tiel populara fako en Hispanio. Mi tion ekpensis dum unu el la lekcioj de prof-ino Vera Barandovska-Frank. Parolante pri la vikipediaj artikoloj pri Interlingvistiko, ŝi diris, ke tiu ne estis en la hispanlingva versio de la retpaĝo. Ĉu tio ne montras la mankon de intereso? Ĉu eblas, ke estas pli da literaturo pri Interlingvistiko en Esperanto ol en la hispana?

Nu, la lekcioj pri Fonetiko kaj Fonologio kulpas pri tio, ke ekde mia reveno hejmen mi ne ĉesas atenti (kaj atentigi) pri akĉentoj, prononcmanieroj kaj tiel plu. Mi ĵus rimarkis, kiaj nazalaj estas kelkaj sonoj en andaluzoj kontraŭe al la buŝeco de la normigita hispana. Mi estas andaluza kaj neniam antaŭe rimarkis tion!

E-kulturo surprizis min, ĉar mi ne atendis tiom pensigan lernobjekton (kio kompreneble multe plaĉis al mi). Tial, nu, mi volas montri kelkajn citaĵojn, kiujn mi notis dum la lekcioj. Ĉu vi, kara leganto, kuraĝos komenti prie?

"Kiam oni rilatas al objekto, oni rilatas al aliaj homoj".

"Ekzistas kaj konsciita kulturo kaj kovrita kulturo".

"Se du homoj diras la samon, de la sociologia vidpunkto ĝi ne temas pri la samo".

"Lingvo mem estas frukto de kulturo. Ĝi estas kiel teatra lumo, ĝi signifas laŭ agantoj".

Zbigniew Galor


Kaj nun permesu al mi fini ĉi tiun blogaĵon per kelkaj pliaj citaĵoj. Ili apartenas al la prelegantoj kaj ankaŭ ilin mi notis dum la lekcioj:

"Lingvo ne povas ekzisti sen parolkomunumo".
Ilona Koutny

"Oni ne povas diri realaĵon, oni nur diras vorton".
Ivan Colling

"Kial Esperanto venkis? Ĉar ĝi havas literaturon".
Tomasz Chmielik

"La radikoj de la Esperanta kulturo estas tiuj de la naciaj propraj al ĉiu verkanta esperantisto".
Lidia Ligęza

"Originala Esperanta frazeologio estas esprimo de propra kulturo".
 Sabine Fiedler

"Ĉiu lingvo estas parte artefarita kaj parte natura".
Nicolau Dols Salas


Enirejo de la Novfilologia Fakultato
Enirejo de la Novfilologia Fakultato


Pliajn fotojn vi povas vidi: miajn en ĉi tiu Flickr-albumo kaj de aliaj ĉe edukado.net.
 

8 komentoj:

  1. Kara Fatima,
    Mi deziras al vi multe da gxuo kaj gxojo en viaj studoj!
    Amike salutas vin,
    Monika, iama studentino cxe UAM

    ResponderEliminar
    Respuestas
    1. Koran dankon por viaj bondeziroj, Monika!

      Eliminar
  2. Kion signifas "kovrita kulturo"?

    ResponderEliminar
    Respuestas
    1. Ĉi-okaze oni uzas la vorton "kovrita" celante la malon de "konsciita": tiu parto de onia kulturo pri kiu oni ne konscias.

      Eliminar
    2. Ie mi legis la citaĵon iome alie, eblas tie oni temis pri la homa konduto aŭ homa pensmaniero, mi ne memoras precize. Jen: Ekzistas homa konduto konscia, kaj ekzistas instinkta.

      Eliminar
    3. Tre interese. Laŭ Aleksandro Melnikov, "en la plej vasta signifo kulturo estas ĉio arte(hom-)farita. (...) Sekve, en la nocion kulturo eblas inkludi ĉion, kio distingas nin de naturo". Laŭ tiu difino, ĉu oni povus ligi tiun kovritan kulturon kun instinkta homa konduto?

      Dankon por via vizito kaj via komento.

      Eliminar
  3. Kara Fátima:
    Mi preskau neniam komentas blogajhon. Tamen mi faras escepton nun nur por instigi vin al plua blogado. Chi tiuj tekstoj pri via studado en Poznano estas tre interesaj, kaj viaj spertoj shajnas vere enviindaj.
    Gratulon kaj dankon de malagano!

    ResponderEliminar
    Respuestas
    1. Koran dankon al vi, kara samlandano! ;) Mi esperas, ke vi revenos de tempo al tempo por plue komenti rilate al venontaj blogaĵoj.

      Eliminar