Ekspliku tion al mi, Stephen Hawking

Sensencaĵoj de antaŭ ol ekdormi aŭ ĉu estas la universo entenebla en nuksa ĉelo?

Ĝuste nun mi legas du tute malsamajn librojn: kaj Harry Potter kaj la kaptito de Azkabano (tria romano el la fantasta serio verkita de J.K. Rowling pri juna magiisto studanta ĉe famega lernejo pri Magio kaj Sorĉarto) kaj Mallonga historio de la tempo de fizikisto kaj teoria astronomo Stephen Hawking (pri scienca popularigo: "elde la praeksplodo ĝis nigraj truoj").
 


 
Kia rilato ligas unu verkaĵon kun la alia? Nenia, ĉu ne? Mi tion pensis ĝis hieraŭ mem kiam, serĉante foton pri la kovrilo de tiu libro de profesoro Hawking, mi surprizate ekvidis la jenan bildon:


Harry Potter and the Prisoner of Azkaban, 2004

Ĉu vi ĝin rekonas? Se jes, vi ja spektis la trian filmon el la serio de Harry Potter (ĉi-foje ne temas pri romano, sed pri la filmo en ĝi bazita). Tiu sceno estas parto do de la filmo Harry Potter kaj la kaptito de Azkabano kaj en ĝi aperas gasto ĉe La Likema Kaldrono, la plej fama gastejo en la fikcia universo kreita de Rowling. Nu, kion faras la homo surbilde? Jes, li legas atente la libron de Hawking Mallonga historio de la tempo...

Kaj nun, al mi nur restas demandi: ĉu ia fluktuo en la tempospaco? Ekspliku tion al mi, Stephen Hawking!

Citaĵo #2. Stephen Hawking


 
«tiu lumo, kiun oni vidas de la malproksimaj galaksioj, foriris el ili antaŭ milionoj da jaroj kaj, kaze de la plej malproksimaj observitaj objektoj, la lumo foriris antaŭ ĉirkaŭ ok mil milionoj da jaroj. Tiel, kiam oni rigardas la universon, oni vidas ĝin kiel ĝi estis en la pasinteco.»

Stephen Hawking
Mallonga historio de la tempo