"La vorto por mondo estas arbaro" de Ursula K. Le Guin

Kovrilo de originala versio en la angla

Titolo: The Word for World is Forest (La vorto por mondo estas arbaro)

Aŭtoro: Ursula K. Le Guin

Originala lingvo: angla

Dato de publikigo: 1976

Paĝnombro: 224


Sciencfikcia romano bazita sur la samnoma novelo de 1972, gajninto de la Premio Hugo kaj kandidatinto al la Premio Nebulozo. Ĝi estas parto de la Ciklo de Ekumen'. Tri el la precipaj rakontoj okazantaj en ĉi tiu ciklo estas La maldekstra mano de mallumo (The Left Hand of Darkness, 1969), La senhavuloj (The Dispossessed, 1974) kaj La nomo por mondo estas arbaro.


Ursula K. Le Guin


SKIZO
(retuŝita el la hispanlingva vikipedio)


Athshe estas planedo komponita de oceanoj kaj arbaroj, loĝata de humanoidoj (homsimile aspektantaj estaĵoj) evoluintaj de komuna trunko kun la teraj homoj. Ili estas la tiel nomataj athsheans aŭ arbara popolo: unu-metraj altaj, grandaj okuloj de duonnokturnaj vivuloj kaj kovritaj de haroj kutime verdaj.

La kolonio de teranoj nomas la planedon Nova Tahitio kaj ties loĝantaron creechies. La komerca celo de ĉi tiu kolonio estas la eksportado de ligno, tre valora en la Tero, kaj kiu malgraŭ esti ankoraŭ nur komencanta, jam kaŭzis tutan senarbigon en parto de unu el la plej grandaj insuloj de la planedo. La creechies estas uzataj de la teranoj por labori en sklavecaj kondiĉoj.

La malsama dorma ciklo de la athsheans kaj ties kapablo por lucida sonĝo kredigas la teranojn, ke la indiĝenoj ne dormas. Fakte la athsheans distingas inter unu tempo-mondo kaj unu sonĝo-mondo interrilatantaj, interrilato kiu estas en la bazo de ilia sociala organizado. Ne perforta kaj kunagema kulturo, vivmaniero bazita sur ekvilibro kun la medio, tio estas, kun la arbaro, kun la mondo.

La obeema karaktero de la athsheans konvinkas la teranojn, ke ili eltenos ĉian ekspluaton sen protesti. Kaj tiele estis ĝis tiam, kiam unu el ili, sklavo liberigita kaj proskribita, komencas sonĝi pri ribelo...


Kovrilo de hispanigita versio, kiun mi legis


MIA OPINIO


La historio estas rakontita de tri roluloj, montrante la malsamajn vidpunktojn kaj de kolonoj kaj de landidoj. La aŭtoro verkas tion majstre, per ŝanĝoj en la esprimmaniero, en la uzita vortaro, en la maniero percepti la mondon.

Mi legis plurajn opiniojn, kiuj diras ke ĉi tiu aŭtoro pli sugestas ol diras. Mi samopinias. Estas multo pli malantaŭ la historio ol tio, kion ŝi rakontas: fundamentaj demandoj, kiujn ŝi insinuas sed kies respondo estas afero de la legantoj. Malgraŭ ke la ritmo estas vigla kaj la agado okazigas sin rapide, la pezo de la historio estas pli centrita en la homaj rilatoj, en pripensaĵoj de antropologia tipo. Do, intermetitaj kun la plej agaj scenoj, la rakonto vekas en la legantoj tiajn demandojn: ĉu estas homaj la athsheans? Ĉu landidoj kaj kolonoj ankoraŭ estas membroj de sama speco? Ĉu la perforto povas savi la landidojn aŭ kondamnos ties kulturon al estingiĝo?

Ĝi estas mallonga romano kaj la agado okazas rapide, ne tro haltante por priskriboj. Tamen, ĉio estas perfekte desegnita. La priskriboj de la arbaroj kaj de la indiĝena socio estas sublimaj. La rakonta stilo estas tre... "de la epoko", kio povas forpeli kelkajn legontojn pro opinii ĝin malaktuala. Al mi ĝi plaĉegas, ĝi posedas tian postguston de eluzita libro de biblioteko.

Negativa poento estas la manko de graveco en la historio por la inaj roluloj, kio kutimas ĝeni min. Kvankam konsiderante ke la romano estis verkata originale dum la jaro 1972, oni povas ekskuzi ĝin.

Ĉi tiu estas la unua verko de Ursula K. Le Guin, kiun mi legas, kaj mi certas ke mi sendube ripetos.


POENTONOMBRO:

9'5 el 10



"Avataro", usona filmo

Kiel kuriozaĵon mi komentu, ke onidire ĉi tiu estas unu el la verkoj, kiuj inspiris al James Cameron por lia famega Avataro (Avatar, 2009). Mi nur diru ĉi-rilate ke ĵus elirinte el la kinejo post spekti la menciitan filmon, mia nepino estis entuziasmigita de la scenara originaleco. Mi respondis: "Ĝi estas Pokahontas (la filmo de Disney) kun specialaj efektoj". Nuntempe post legi la verkon de sinjorino Le Guin, mi dirus "Ĝi estas miksaĵo inter Pokahontas kaj La vorto por mondo estas arbaro" (kio ja ne estas malbona afero, ĉar mi amas ambaŭ: kaj la filmon kaj la romanon).

0 komentoj:

Publicar un comentario