Kial?

La unua blogaĵo de ĉi tiu projekto estas nepra: kial malfermi alian blogon en la Esperanta lingvo, kiam mi jam forlasis plurajn el ili? Mi respondu tuj.

Unue: se vi ankoraŭ memoras pri miaj du unuaj blogoj, vi havas tre bonan memorkapablon! Gratulon. Nu, mi komencis verki tiujn du E-blogojn dum mia lernado de Esperanto, do ili estis plagataj de eraroj kaj... stultaĵoj sensencaĵoj, fakte. Kial? Ĉar mi ankoraŭ ne sciis sufiĉe da la lingvo por flue paroli pri gravaj aferoj, tial mi kutimis skribi pri io ajn. Do, ambaŭ forigitaj!

Due: mia lasta provo krei Esperantlingvan blogon okazis antaŭ nur kelkaj monatoj. Temis pri loko, kie mi publikigas miajn verkaĵetojn en Esperanto: mikronovelojn, hajkojn, mikropoezion, ktp. La blogo havis malgrandegan akceptadon kaj nur unu-du homoj fakte reagis (ambaŭ miaj karaj kolegoj de AEU, mmm). Iu diris al mi, ke mi devas verki ĉar tio riĉigas (anime, kompreneble) kaj feliĉigas min, ne pensante pri eblaj legontoj. Kompreneble, mi ne verkas pensante en tiuj neprobablaj legontoj; sed jes, mi pensas pri ili, kiam mi publikigas miajn verkaĵojn. Se male, mi ne kreus blogon, ĉu ne? La precipa problemo pri krei blogon kaj montri miajn aferetojn, estas ke mi hontemas tiurilate. Do, forigita!

Kaj nun? Mi emas komenti aferojn rilate al miaj legitaj kaj legataj libroj (eble ankaŭ pri la legotaj), al miaj spektitaj filmoj kaj televidserioj, ktp. Mi ĵus kreis tian blogon en la hispana. Sed mi pensis: kial ne en Esperanto? Ĉu eblas krei blogon en Esperanto sed ne PRI Esperanto? Ni vidu.

0 komentoj:

Publicar un comentario