Defio 2013: 5 librojn en Esperanto (NE SUKCESITA)


 

Dum mi skribis la lastan blogaĵon pri la du esperantlingvaj libroj, kiujn mi legis la pasintan jaron, mi ekpensis pri ebla defio por la nuna jaro: 5 librojn en Esperanto! Pri kio temas? Simple pri legi 5 librojn en la internacia lingvo. Ili povas esti originalaĵoj aŭ tradukaĵoj, tio ne gravas, kaj la tempo kuras ekde nun ĝis la 31-a de decembro de 2013, je la 11:59 posttagmeze.

Ĉu vi volas partopreni kun mi? Ĉi tio tute ne estas konkuro: vi nur venkos vin mem, sed vi gajnos pli bonan regadon de la lingvo kaj la kontentiĝon sukcese atingi la celon. Vi nur devas komenti ĉi tiun blogaĵon por sciigi ke vi partoprenos, kaj enmeti la bildon pri la defio en vian propran retlokon por konigi la iniciaton al aliaj eblaj interesiĝantoj. Ni kuraĝigu unu la alian!

Dum 2012 mi legis nur 2 librojn en Esperanto, do plenumi liston da 5 libroj estas al mi sufiĉe malfacila tasko. Sed jen, se male ne estus defio, ĉu ne?



Listo da legitaĵoj:


http://esperanto.org.uk/eldonoj/piron/

 Ĉu ŝi mortu tra-fike? 
Claude Piron laŭ la pseŭdonimo Johán Balano

E-legaĵoj de 2012

Kion mi skribis por mia unua blogaĵo? Ĉu "blogo en Esperanto sed ne pri Esperanto"? Nu, mi devas iomete kontraŭdiri al mi mem, sed nur iomete, ne ektimu: mi nur volas fari mallongegan liston da tiuj libroj, kiujn mi legis en Esperanto la pasintan jaron (nenio pri gramatikaĵoj aŭ E-movado tra la mondo).

La unua estis "La aventuroj de Alico en Mirlando" ("Alice's Adventures in Wonderland", 1865) de Lewis Carroll, elangligita en Esperanton de Donald Broadribb.




Mi pensas, ke ĉi tiu romaneto estas sufiĉe famkonata de la plejmulto danke al la multaj adaptaĵoj, kiuj de tempo al tempo aperas, jen kiel filmo, jen kiel porinfana fabelo, ktp.

La dua estis "Veneno kara" ("Precious Bane", 1924) de Mary Webb, elangligita de Grace Kirkwood.


Mi ne trovis frontispicon en Esperanto de ĉi tiu verko


La plej bona afero rilate al la legado de ĉi tiu verko estas, ke eltrovi ties hispanlingvan tradukon estas preskaŭ neeble! Do, danke al Esperanto mi povis senĝene legi ĝin. Kaj al mi multe plaĉis la rakonto, ĝi estas certe leginda romano. Ĝi temas pri la vivo de junulino, kiu suferas pro esti naskiĝinta kun leporlipo en tempo, kiam tiaj strangaĵoj estis vidataj kiel marko de sorĉado kaj-aŭ malbonkoreco. Tre ĝuinda legado kaj bonega tradukado.

Kaj... mi jam diris: mallongega listo!

Unu ringo ilin regas...

Mi volas inaŭguri ĉi tiun blogon parolante pri la famkonata verkaĵo de usonano George R.R. Martin, "Kanto de Glacio kaj Fajro" ("A Song of Ice and Fire"). Kaj eble vi, kara vizitanto, tuj demandos al mi: se vi volas komenci parolante pri la verkaĵo de sinjoro Martin, kial do la titolo de ĉi tiu blogaĵo estas frazo de "La Mastro de l' Ringoj" ("The Lord of the Rings", 1954-5), de brito J.R.R. Tolkien? Legu daŭre.

"Kanto de Glacio kaj Fajro" estas serio da romanoj, kies rakontoj okazas en fantasta mondo kaj kie kortegaj intrigoj regas la vivon de la multenombraj ĉefroluloj. La unua libro nomiĝas "Ludo de tronoj" ("A Game of Thrones", 1996) kaj ankaŭ tiel nomiĝas la televidserio produktata de HBO. Jen la filmanonco pri la tria sezono, kiu baldaŭ estos spektebla:




Hu, mi senpacience atendas ĝin, ĉar al mi multe plaĉis la du unuaj sezonoj! Kaj jen la strangaj aferoj okazantaj al mi rilate al ĉi tiuj verkaĵoj:

Mi intencis legi la unuan romanon, "Ludo de tronoj", antaŭ ol komenci spekti la televidserion. Mi ne sukcesis. Kio okazis? Mi ĉiam ekdormis, kiam mi estis leganta la libron... Kial?? Mi ne scias. Laŭ mia opinio, la libro enhavas ĉion eblan por veki mian intereson: misteron, fantaston, interesigajn ĉefrolulojn, kompleksajn interrilatojn... Sed ĝi endormigadis min. Tri fojojn mi jam provis finlegi ĝin kaj tri fojojn mi devis forlasi la legadon, mi nur sukcesis atingi la mezon de la romano.




Mi pensas, ke mia problemo estas kun sinjoro Martin mem, ne kun "Ludo de tronoj". Kial mi pensas tiaĵon? Ĉar mi provis legi alian romanon de la sama aŭtoro, "Morto de la lumo" ("Dying of the Light", 1977) kaj okazis same al mi: la rakonto aspektas bonege, sed ĝi tre baldaŭ enuigas min. Du fojojn mi provis finlegi ĉi tiun. Sensukcese.




Kaj mi ne komprenas la kialon. Ĝi estas sciencfikcia romano kaj mi amegas la sciencfikcion! Aliflanke la verkaĵo enhavas plurajn nuancojn, kiuj plaĉegis al mi. Ekzemple, tre pensigaj kaj profundaj demandoj pri la homaro: kio estas hejmo, kiam oni veturadas tra la universo, de mondo al mondo? Kiam finiĝas la homeco? Kio daŭre estas homo, kiam la homaro tiom evoluis kaj dispeliĝis?

Bonege, ĉu ne? Sed la romano endormigas min...

Tial mi decidis provi ankoraŭ unu alian: "La vaganta kavaliro" ("The Hedge Knigh", 1998), revene en la sama fikcia mondo de "Kanto de Glacio kaj Fajro", kvankam pluraj jardekoj antaŭe ol la komenco de ties rakontoj. Mi ĵus komencis legi ĉi tiun, do ankoraŭ fruas por paroli pri ĝi...




Kaj nun la respondo al la unua demando: kial la titolo "Unu ringo ilin regas..."? Ĉar mi pensas, ke ŝajne tio estas la deveno de mia problemo rilate al la neebleco en la legado de "Kanto de Glacio kaj Fajro". Mi esperis legi tolkienaĵon kaj jen tio estas neeble. Hej, mi tute ne diras ke unu verkisto estas pli bona ol la alia aŭ unu verkaĵo pli leginda ol la alia (pri tio mi povus skribi kelkajn pliajn blogaĵojn). Mi nur diru, ke la povo de la Ringo estas tro alta...


Ĉi tiun blogaĵon mi dediĉas al mia amiko David. Li ekscios la kialon ^^

Kial?

La unua blogaĵo de ĉi tiu projekto estas nepra: kial malfermi alian blogon en la Esperanta lingvo, kiam mi jam forlasis plurajn el ili? Mi respondu tuj.

Unue: se vi ankoraŭ memoras pri miaj du unuaj blogoj, vi havas tre bonan memorkapablon! Gratulon. Nu, mi komencis verki tiujn du E-blogojn dum mia lernado de Esperanto, do ili estis plagataj de eraroj kaj... stultaĵoj sensencaĵoj, fakte. Kial? Ĉar mi ankoraŭ ne sciis sufiĉe da la lingvo por flue paroli pri gravaj aferoj, tial mi kutimis skribi pri io ajn. Do, ambaŭ forigitaj!

Due: mia lasta provo krei Esperantlingvan blogon okazis antaŭ nur kelkaj monatoj. Temis pri loko, kie mi publikigas miajn verkaĵetojn en Esperanto: mikronovelojn, hajkojn, mikropoezion, ktp. La blogo havis malgrandegan akceptadon kaj nur unu-du homoj fakte reagis (ambaŭ miaj karaj kolegoj de AEU, mmm). Iu diris al mi, ke mi devas verki ĉar tio riĉigas (anime, kompreneble) kaj feliĉigas min, ne pensante pri eblaj legontoj. Kompreneble, mi ne verkas pensante en tiuj neprobablaj legontoj; sed jes, mi pensas pri ili, kiam mi publikigas miajn verkaĵojn. Se male, mi ne kreus blogon, ĉu ne? La precipa problemo pri krei blogon kaj montri miajn aferetojn, estas ke mi hontemas tiurilate. Do, forigita!

Kaj nun? Mi emas komenti aferojn rilate al miaj legitaj kaj legataj libroj (eble ankaŭ pri la legotaj), al miaj spektitaj filmoj kaj televidserioj, ktp. Mi ĵus kreis tian blogon en la hispana. Sed mi pensis: kial ne en Esperanto? Ĉu eblas krei blogon en Esperanto sed ne PRI Esperanto? Ni vidu.